Rodney Stark

Rodney Stark
Persona informo
Rodney Stark
Naskonomo Rodney William Stark
Naskiĝo 8-an de julio 1934 (1934-07-08)
en Jamestown
Morto 21-an de julio 2022 (2022-07-21) (88-jaraĝa)
en Woodway
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
universitata instruisto
sociologo
historiisto de religioj Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Sociologio pri religio Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rodney STARK naskiĝis en Norda Dakoto, Usono la 8-a de julio 1934 - mortis la 21-a de julio 2022, el luterana familio; antaŭ ol li magistriĝis en Berkeley li laboris kiel ĵurnalisto en la armeo. Post 32jara instruado ĉe la universitato de Vaŝingtonio, Stark translokiĝis (2004) ĉe Baylor University kie (2011) estas direktoro de la “Instituto por Prireligiaj Studoj” kune kun Philip Jenkins. Stark estas ankaŭ honora docento pri sociologio ĉe la universitato de Pekino. Liaj eseoj estas tradukitaj al 15 lingvoj, inkluzive de ĉina, turka kaj korea. Li specialiĝis ankaŭ pri sociologio de la religioj kaj estas unu el la plej entuziasmaj subtenantoj de la teorio de “racia elekto”.

La eseo kiu lin plifamigis estas “The Victory of Reason: How Christianity Led to Freedom, Capitalism, and Western Success”. 2005 [1] kie li pruvas kiel, laŭvidpunkte de kulturo, kristanismo “estas la portinto de libero, progreso kaj riĉeco”. Lasta lia verko esploras pri “La urbo de Dio. Kiel kristanismo konkeris la romian imperion”.

  1. (La venko de la racio: kiel kristanismo liveris liberon, kapitalismon kaj la okcidentan sukceson”

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search